Pri la Letero de la Davos-ĉambro

Ĉi tiu rakonto estas tro longa por la ete amuza historio ĝi priskribas, sed mi ankoraŭ ridas post dek-kvin jaroj, do mi tamen rakontos ĝin. Jen la historio:

Antaŭ pli ol dudek jaroj, ĵurnalisto Laurie Garrett ĉeestis kunvenon de la World Economic Forum ĉe Davos, Svislando. Krom ŝian ĵurnalistan verkadon, ŝi ankaŭ verkis e-poŝton pri siaj travivaĵoj tie. Ĉar ŝi estas bona verkisto, la letero estis kaj amuza kaj interesa, do siaj amikoj dividis ĝin kun iliaj amikoj kaj tiel plu. Je iu punkto, oni afiŝis ĝin al la reto sub la nomo “Letero de Davos (en la angla).” Post tio, homoj interesiĝis pri komputilaj sekureco kaj privateco vigle diskutis la leteron.

OK, hard to believe, but true. Yours truely has been hobnobbing with the ruling class.

Post kelkaj jaroj, mia frato (Steven D. BREWER (en la angla)) kaj mi ĉeestis la Esperanto-USA landa-kongreson en Sankta Luiso. Hazarde, la nomo de la ĉambro kie la Esperanto-USA estrarkunsido okazis estis “Davos.” Tio memorigis Steven kaj mi de la “Letero de Davos,” kaj ni decidis verki nian propran “Leteron de la Davos-ĉambro.”

OK — apenaŭ kredeble, sed vere. Via moŝto amikumas kun la estrara klaso.

Estis simpla mokado de la letero de Laurie Garrett, sed ankaŭ pri la agadoj de la estraro de la organizo. Kompreneble, por ŝati ĝin, oni devas: 1) Koni la originalan Leteron de Davos, kaj 2) Paroli Esperanton. Mi supozas, ke la nombro de tiaj homoj en la mondo je tiu tempo estis du: Mi kaj mia frato.

Nun la ĉi-jara kunveno de la WEF rekunvenas ĉe Davos, do mi refoje memoris nian Leteron de la Davos-ĉambro, kaj volis memorigi homajn pri ĝi. Fakte, ne estis facile. Ni ambaŭ afiŝis pri ĝi al niaj tiamaj blogoj. La mia ankoraŭ ekzistas, sed ĝi simple ligis al tiu de mia frato, kaj lia estis ĉe la retejo de Esperanto-USA, kiu malaperis kelkajn jarojn poste. Feliĉe, mi povis trovi funkciajn ligojn ĉe la Wayback Machine, kiujn mi uzis supre.

Ĝuu la Leteron de la Davos-ĉambro!

Vizitis la landan kongreson

Mia frato kaj mi vizitas nian patron. Li frontas eblan ĥirurigon, kaj ni venis por helpi prepari la domon kontraŭ tiu ebleco. Ĉar ni estas tiel proksima—kaj tempe kaj loke—ni hodiaŭ veturis al Detroito, kie okazas la 2015a Usona-Kanada landaj kongreso.

stiv ŝoforasMia frato tre afable ŝoforis. (Ne estis tutsimpla afero, ĉar la ret-atingebla informo pri la kunveno ne havis adreson de la kongresejo, kaj eĉ nur la nomo de la kongresejo estis atingebla nur per kopio/algluo de teksto de ligo al la paĝo por membreco. Mia frato tial nomigis ĝin la Sekreta Esperanto-kunveno.)

Ĉar ni ne ĉeestas la kongreson, ni ne aĉetis membrecon en la kongreso. Do, ni simple vizitis dum kelkaj minutoj. Ni kunparolis mallonge kun Phil Dorcas, Bill Harris, Ron Glossop, Tamara Anna Koziej, Ŝeri Wells kaj ŝia filino Aminda, kaj eble unu-du aliaj personoj.

Estis perfekta! Eble—se ne tiom pluvus kaj estus sidloko ekster la kongresejo—ni pasus iom pli da tempo kaj plu parolus kun kelkaj ĉeestantoj. Sed tiu mallonga vizito tute plaĉis al ni.

Nur kelkaj mejloj ekster Detroito, mi ekvidis tiun ŝildon, kaj pripensis ĉu la kunveno okazu ĉi tie.

speak easyDank’ al Ŝeri Wells por la bona laboro—estis bona kunveno, kaj ni ŝatis nian mallongan viziton!