Mi ĵus akiris la plej novan numeron de Usona Esperantisto, la novaĵletero de Esperanto-USA. Por atingi ĝin, mi devas “ensaluti” per uzantnomo kaj pasvorto.
La uzantnomo estas mia epoŝta adreso (vi povas vidi ĝin sur mia kontakto-pago). La tiel-nomita pasvorto estas mia Usona poŝtkodo (kiu tute ne estas sekreta, se vi scias kie mi loĝas).
Do, kion la gvidantoj de Esperanto-USA kredas ĉi tiu sistemo faras? Kiel la grupo gajnas? Kiel la membroj gajnas?
Mi supozas, ke ili kredas, ke la valoro de membreco estas pli alta, se nur pagantaj membroj atingas la novaĵleteron. Sed kial? Ĉu ili kredas, ke multaj membroj rezignus la membrecon, se ili ne tiel perdus atingon al la novaĵletero? (Kiom? Kvin? Ses?) Ĉu ili kredas, ke multaj Esperantistoj legus nian novaĵleteron senpage? (Kiom? Dek? Dudek? Kaj, eĉ se jes, kiel tio malhelpus la grupon?)
Mi ne dubas, ke ili kredas, ke la novaĵletero estas grava al la membroj—kaj ili pravas. Sed la novaĵletero estus precize same grava, se iu ajn povus legi ĝin.
La nuna metodo tute ne baras nemembrojn de la novaĵletero. (Se vi volas atingi ĝin, demandu al mi mian adreson, kaj tiel lernu mian poŝtkodon. Vi jam konas mian retpoŝtadreson.) Do, eĉ se la gvidantoj pravas, ke la valoro de membreco malaltiĝus, se la novaĵletero estis atingebla al nemembroj—ĝi jam estas!
La nuna situacio simple staras kiel (malaltan) barilon kontraŭ la membroj mem! Jes, ili povas atingi la novaĵleteron, sed ne per facila, automata metodo—nur per kompleksa, per-mana metodo.
Kion la grupo malgajnus, se la novaĵletero estas atingeble per iu automata metodo (ekzemple, per RSS)? Laŭ mi, nenion. Mi suspektas, ke preskaŭ neniom da nemembroj legus ĝin. Kaj, se iom da nemembroj trovus la grupon sufiĉe interesa por tralegi la novaĵleteron? Eĉ pli bone! Jen eblaj membroj!
Mi tute ne komprenas kiel la nuna metodo plialtigas la valoron de membreco.