Sur pirata ŝipo, maristo ekvidas komercan ŝipon. La kapitano ordonas, ke ili iru tien.
Kiam ili proksimiĝas la celan ŝipon, la kapitano krias al kadeto, “Alportu mian ruĝan ĉemizon!” Tuj kiam li surmetas la ĉemizon, ili atingas la komercan ŝipon. La kapitano gvidas taĉmenton de siaj piratoj sur la ferdekon de la alia ŝipo kaj rapide venkas la aliajn maristojn.
Post la batalo, la subkapitano eniras la kajuton de la kapitano, por raporti pri la gajno. Li trovas la kapitano desurmetante la ĉemizon, kaj notas ke la kapitano estis ete vundita.
“Ho!” diras la subkapitano. “Nun mi komprenas, kial vi ĉiam vokas por via ruĝa ĉemizo, kiam ni ekbatalos. Estas por ke, se vi estos vundita, viaj kunuloj ne vidos la sangon, kaj ne estas malkuraĝiĝata!”
“Ĝuste tio,” diras la kapitano.
Post kelkaj tagoj, la piratoj turnas por ataki komercan ŝipon. Sed ĵus tiam, kiam ili preparas por ataki, ili ekvidas ne unu, sed du militajn ŝipojn eskortante la komercan ŝipon.
La kapitano glutas forte, tiam turniĝas al katedo kaj diras, “Alportu mian brunan pantalonon!”