Via avino

Maljuna ebriulo eniras drinkejon—tia drinkejo, kie oni trovas ŝtelistojn kaj aliajn krimulojn.  La ebriulo mendas bieron, ĉirkaŭ­rigaras, tiam ŝancele paŝas al tablo kie sidas kvar fortuloj. Li klinas al la plej danĝer-aspekta viro—grandulo kun granda barbo kaj tatuaĵoj—kaj diras, “Mi ĵus iris al la hejmo de via avino. Ŝi estas bela, bela virino.”

La aliaj viroj ekrigardas al la grandulo, sed li diras nenion.

La ebriulo diras, “Mi iris en la hejmon, puŝis vian avinon en la litĉambron, kaj senvestigis ŝin.  Ho, kia belulino!”

La aliaj viroj tenas sin pretaj, antaŭvidante batalon, sed la grandulo ankoraŭ diras nenion.

La ebriulo diras, “Tiam mi ĵetis vian avinon sur la liton kaj fikis ŝin!  Forte!  Kaj, ŝi ŝatis ĝin! Ŝi ŝategis ĝin!”

Je tiu punkto, ĉiu viro en la drinkejo rigardadas la grandulon.  Li fine staras.  Li metas la vizaĝon ĉe la vizaĝo de la maljunulo kaj diris, “Vi estas ebria, avo.  Iru hejmen.”

Kanibaloj

Granda firmao dungas kelkajn kanibalojn. Viro de la Homrimeda Fako diras, “Vi ricevos ĉiujn la dungitaj bonaĵojnj, inkluzive rajto manĝi en la memserva restoracio–sed bonvole ne manĝi la dungitojn.”

Post monato direktulo vokas la kanibalojn por kunveno. “Mi notis, ke vi ĉiuj laboras multe kaj bone–tio tre plaĉas al mi. Tamen, ni notis ke unu el la sekretariinoj malaperis. Neniu el vi manĝis ŝin, ĉu?”

La kanibalojn kapneas kaj diras, “Ne. Kompreneble ne.”

“Nu, bone. Daŭrigu la bonan laboron!” La direktulo eliris.

La ĉefo de la kanibaloj refermis la pordon, kaj tiam diras, “Kiu manĝis la sekretariinon?”

Estas longa paŭzo, sed fine unu mano leviĝas malrapide.

“Stultulo!” diras la ĉefkanibalo. “Dum kvar semajnoj ni manĝis direktulon post direktulo kaj neniu notis! Tiam vi devis maĝi iun, kiu ja laboras!”

Aligxi Teksasan klubon…

Esperantiso kaj Idisto volas aligxi Teksaso-klubon. La cxefo de la membreca komitato diris al ili, “Por aligxi la klubon, vi devas plenumu du taskojn, por montri, ke vi estas veran Teksasano: batalu urson kaj kisu virinon. Iru, kaj revenu kun pruvajxo.” Post unu semajno la Esperantisto revenas. Li havas la brakon en skarpo kaj pasxas … Daŭrigi legadon “Aligxi Teksasan klubon…”

Esperantiso kaj Idisto volas aligxi Teksaso-klubon. La cxefo de la membreca komitato diris al ili, “Por aligxi la klubon, vi devas plenumu du taskojn, por montri, ke vi estas veran Teksasano: batalu urson kaj kisu virinon. Iru, kaj revenu kun pruvajxo.”

Post unu semajno la Esperantisto revenas. Li havas la brakon en skarpo kaj pasxas iom lame. Li prezentas al la membreca komitato du fotografojn. Unu montras lin kisante belulinon. La alia montras lin batalante urson. La cxefo diris, “Nu, vi sxajnas iom pli vundita ol ni atendas, sed la urso en la fotografo ja estas suficxe granda. Do, bonvenon al la klubo!”

Post dua semajno la Idisto revenas. Li havas brakon en splinto, kapon en kompreso, cxarpojn sur multaj vundoj, kaj rajdas en radsegxo. La cxefo de la membreca komitato diris, “Kiel vi tiom vundigxis? La taskoj ne estis tiom severa por veran Teksasano. Vi nur devis kisi virinon kaj batali urson!”

Per la ne-splintita mano, la Idisto frapis sin je la frunto. “Ho! Laux mia kompreno, mi devis batali virinon kaj kisi urson!”

Uzu la kamelon

Notu: Tiu cxi sxerco eble ofendas idistojn kaj gxentilulojn. Idisto trovas novan laboron. Gxi pagas bone, sed la laboro estas en la dezerto, multe da horoj for de la plej proksima urbo. Pro tio, la laborantoj logxas je la laborejo. Kiam li alvenas, la idisto unue demandas, “Kie ni laboras?” Oni montris al li la … Daŭrigi legadon “Uzu la kamelon”

Notu: Tiu cxi sxerco eble ofendas idistojn kaj gxentilulojn.

Idisto trovas novan laboron. Gxi pagas bone, sed la laboro estas en la dezerto, multe da horoj for de la plej proksima urbo. Pro tio, la laborantoj logxas je la laborejo.

Kiam li alvenas, la idisto unue demandas, “Kie ni laboras?” Oni montris al li la laborejon, kiu havas cxion oni bezonas por fari la laboron. La idisto demandas, “Kie ni mangxas?” Oni montris al li la mangxejon, kie kuiranto preparas mangxajxon por la laborantoj. La idisto deamandas, “Kie ni dormas?” Oni montris al li la dormejon, kio estas malluksa sed suficxa.

La idisto ankoraux havas unu demandon. Li trovas unu el liaj kunlaborantoj, samagxa viro, kaj demandas mallauxte, “Mi konas pri laboro, mangxo, kaj dormo–cxio bona. Sed, kio pri seksumado? Mi ne vidas iujn virinojn.” La viro kapjesas, kaj gvidas la idiston al la rando de la laborejo kaj montras al li kamelon.

La idisto preskaux ne povas akcepti, ke la laborantoj uzas kamelon por seksumado. Kia terura ideo! Sed, li ne volas ofendi sian novan kunlaboranton, do li diras nenion, kaj nur silente promesas, ke li neniam farus tiel.

Cxio faras bone dum la unuaj semajnoj. Li laboras bone, mangxas bone, kaj dormas bone. Oni pagas lin bone, kaj havante nenie por elspezi la monon, li vivas sxpare.

Tamen, post kelkaj semajnoj, li trovas siajn pensojn pli kaj pli turnante al seksumado. Li provas pensi pri aliaj aferoj, sed malsukcesas. Fine, li ne plu povas kontrauxi la premon. Li iras al la rando de la laborejo, trovas la kamelon, kaj kopulacias kun gxi. La depremigxo estas tiom granda, li sen pauxzo refoje faras same.

Kiam li finas la dua fojo, li ekkonstatas, ke cxiuj la laborantoj staras en granda rondo cxirkau li kaj la kamelo. Iliaj vizagxoj estas maskoj de sxoko kaj teruro. “Vi!” la idisto diras al tiu viro, kiu montris al li la kamelon. “Mi demandis al vi kion oni faris cxi tie por seksumado, kaj vi diris ke, oni uzu la kamelon.”

“Jes, ja,” la viro diras. “Oni ja uzas la kamelon–por rajdi al la bordelo cxe la oazo!”

Anaso serĉas vinberojn

Anaso eniras trinkejon kaj dirias al la kelnero, “Cxu vi havas vinberojn?” La kelnero diras, “Ne, cxi tiu estas trinkejo. Ni ne vendas vinberojn.”

Sekvontan tagon, anaso eniras trinkejo kaj diras, “Cxu vi havas vinberojn?” La kelnero dirias, “Mi diris al vi hieraux: Cxi tiu estas trinkej. Ni ne vendas vinberojn.”

Pluan sekvontan tagon, anaso eniras trinkejo kaj diras, “Cxu vi havas vinberojn?” La kelnero ektenis anason je gorgxo kaj diris, “Mi jam diris al vi dufoje! Jen trinkejo! Mi ne havas vinberojn! Se vi petas vinberojn refoje, mi najlos vian bekon al la planko!”

Sekvontan tagon, anaso eniras trinkejo kaj diras, “Cxu vi havas najlojn?” La kelnero suspiras kaj diras, “Ne, ni ne havas najlojn.” “Bone,” diras la anaso. “Cu vi havas vinberojn?”

Alia Idisto-sxerco

Esperantisto eniras trinkejon, kaj diras al la kelnero, “Ĉu vi volas aŭdi Idisto-ŝercon?”

La kelnero montras flanke kaj dirias, “Ĉu vi vidas tiun grandulon? Li estas Idisto.” Tiam li montras aliflanke kaj diras, “Kaj ĉu vi vidas tiun viron en la leda jako? Li ankaŭ estas Idisto.” Tiam li diras, “Kaj, fakte, mi mem estas Idisto. Do, konsideru: Ĉu vi vere volas diri tiun ŝercon?”

“Kompreneble ne!” diras la Esperantisto. “Ne se mi devus klarigi ĝin tri foje!”