Kuru, kaŝiĝu, kuru, batalu, kuru

En Usono, eĉ normalaj homoj instruiĝas pri kiel gardi sin kontraŭ pafisto en lernejo aŭ laborejo. Mi neniam instruiĝis—dum multaj jaroj mi ne estas lernanto en lernejo, kaj dum kelkaj jaroj nek estas laboristo en laborejo—sed mi aŭdis pri tiaj kursoj. Kutima konsilo estas: kuru, kaŝiĝo, batalu. Forkuru, se vi povas atingis sekuran lokon. Se tio ne estas ebla, kaŝu sin. Se (kaj nur se) tio malsukcesas, batali la pafiston.

Aparte, mi aŭdis intervjuon kun fakulo pri persona sekureco. Li instruis similajn taktikojn, sed malsaman programon. Anstataŭ unu-fojon kurson pri plu-vivado, li instruis kiel prepari sin por havi la kapablon por plu-vivado. Unu aspekto, kompreneble, estis korpa trejniteco, kaj lia trejnaj agadoj havis radikon en simila modelo. Lia trejnada programo konstruiĝis ĉirkaŭ tiu ĉi modelo: kuru, batalu, kuru. Forkuru, se vi povas eskapi—do, trejni kuradon. Batalu, se vi devas—do, trejni batalon. Tamen ne batalu kun celo de venki: Batalu kun celo de eskapi—do, trejnu kuradon refoje, post unua kurado kaj tiam batalo. (Do, trejnu plu kuri kiam vi estas jam laca pro kuri kaj batali.)

Mi trovis tiujn ideojn interesaj. Do, unu modelo mi sekvos por mia ĉi-somere trejnado estos trejni min pri tiu ĉi skemo: kuru, kaŝiĝu, kuru, batalu, kuru.

  • Kuru—Mi kuros kiel eble pli rapide mallongan distancon. (Tio estas, mi sprintos.)
  • Kaŝiĝu—Mi kaŭros kaj grimpos malantaŭ iu kovraĵo.
  • Kuru—Kvazaŭ eltrovita en mia kaŝejo, mi refoje kuros.
  • Batalu—Kvazaŭ mia provo forkuri malsukcesis, mi batalos (aŭ ombro-boksi aŭ boksi bokssakon—mi havas boksogantojn por tio).
  • Kuru—Kvazaŭ mi sufiĉe forpelis la atencanton, mi refoje forkuros (ĉi-tempe pli longe).

Kompreneble tio ĉi ne estos mia tuta trejnada plano, sed mi provis fari multfoje dum la somero.

Ekzerco kaj trejniteco

Mi dumlonge intencis verki pri ekzerco kaj trejniteco. Korpa ekzerco estas signifa parto de preskaŭ ĉiu tago por mi, kaj mi ofte volas paroli pri la temo—sed mi sentas, ke miaj parencoj kaj amikoj jam aŭdas ĉion, kion ili volas aŭdi pri la temo de mi. Do, taŭgas, ke mi verku pri la temo, por ke nur tiuj, kiuj interesiĝas devas atenti.

Ne tiom da tempo el ĉiu tago mi dediĉas al Esperanto, sed mi ja volas fari tiel. (Aparte nun, ĉar mi ĉeestos la ĉi-jaran UKon en Lille, Francujo, kaj antaŭ tiam volas ekzerci la lingvo-kapablon.)

Mi mallonge konsideris, ĉu mi kreu novan retlogon pri ekzerco kaj trejniteco, sed decidis, ke ne. En ĉi tiu retlogo mi afiŝis sufiĉe malofte lastatempe. Mi dubas, ke ĝenus iun, se mi uzus ĝin dum tempo por verki pri mia ekzerco.

Do, mi dum periodo uzos ĉi tiun retlogon por verki en Esperanto pri ekzerco kaj trejniteco. Mi precipe volas verki pri mia ekzerco (ĉar ĝi interesas min) sed ankaŭ pri la temo pli ĝenerale.

Mi ankaŭ volas ekregi la rilatan vortprovizon, kaj petas al iuj ajn interesaj homoj:

  1. Direktu min al iu, ĉi-tema leksikono.
  2. Diru al mi (per ret-poŝto aŭ komentoj en ĉi tiu retlogo), se mi uzas malĝustan vorton, aŭ por proponi pli bonan vorton.

Mi afiŝos ĉi-teme sub la kategorio “Ekzerco kaj trejniteco.”