Novaj Ŝercoj

Jen kelkaj novaj ŝercoj. Vi ankoraŭ povas legi la malnovajn ŝercojn, kiun oni trovis ĉi tie antaŭe.

Mi nun metas novajn ŝercojn en la ŝercoj-kategorio en mia retlogo.

Ĉi tiuj ŝercoj ne estas kopirajtitaj. Oni povas uzi ilin iel ajn.

-- Philip BREWER, 18-an de novembro 1997.


Tri voloj

Esperantisto serĉis Esperantajn librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn.

Kiel la unua volo la Esperantisto elektis, ke li havus libraron de ĉiu libro kaj revuo iam eldonita en Esperanto. La spirito plenumis la deziron. Kiel la dua volo la Esperantisto elektis, ke li havus domegon por hejmo kaj por enhavi la libraron. Kiel rapide kiel li diris la volon, jen domegon.

Kiel la tria volo la Esperantisto diris, "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn Esperantistajn amikojn, sed mi havas teruregon pri flugado. Do, mia fina volo estas ke vi konstruu ponton de usono ĝis eŭropo, por ke mi povu iri tien per aŭto."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la Esperantisto elektu alian finan volon.

La Esperantisto pensis dum minuto, kaj diris, "Nu, mi ja ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn." Kaj la spirito tuj respondis, "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Nova skulptaĵo

Virino kaj amanto kuŝas kune kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas la viron al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povu.

La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvito. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras, "Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tago!"

Ĉu volu veti?

Viro gajnas grandan sumon per vetmaŝino en Las Vegas. La maŝino tintas, sonoras, kaj ŝutas monerojn. Antaŭ la maŝino haltas, malriĉe vestita viro alproksimiĝas kaj diris, "Mi ne volas ĝeni vin dum via granda momento, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas kirurgon. Ĉu vi eble donus al mi $5000 el via gajnaĵo?"

La viro diras, "Nu, se vi diras la veron mi kondolencas vin. Sed kiel mi scius, vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"

La malriĉulo diras, "Ho, mi havas vetan monon."

La antikva telero

Vojaĝanta riĉulo en malgranda vilaĝo notas belegan kaj multvaloran antikvan teleron, kiu restas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton de ĝi. La riĉulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon.

La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto. La riĉulo transdonas la monon kaj prenas la katidon. Li ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras, "Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"

La sinjorino diras, "Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidojn."


Rabita!

Testudo promenas hejmen de la trinkejo dum la malfrua vespero, kiam atakas kaj rabas lin tri limakoj.

Li raportas la aferon. Policano notas la nomon, adreson, tempon, kaj tiam demandas, "Do, ĉu vi povas diri al mi kio okazis?"

"Vere, ne," respondis la testudo. "Ĉio okazis tiom rapide!"


Forkuru!

Du viroj marŝas laŭ piedvojo en arbaro kiam ili ekvidas urson. Unu el la viroj tuj haltas kaj eksurmetas kurajn ŝuojn.

La alia viro diras, "Kial vi faras tion? Eĉ per kuraj ŝuoj vi ne povas kuri pli rapide ol urso."

La unua viro diras, "Ne necesas, ke mi kuru pli rapide ol urso. Nur ke mi kuru pli rapide ol vi."


Fajro!

Fabrikejo ekbruliĝas. La plej proksima fajro-brigandoj respondas rapide, kaj laboras forte, sed la fajro vastiĝas.

La estro de la fabrikejo krias, "Niaj plej valoraj sekretoj estas en ŝlosita ŝranko en la centro de la fabrikejo. Ili estas savendaj! Mi donos 100 spesojn al tiu fajro-brigando kiu portos ilin al mi!"

La fajro-brigandanoj fortigas ilian laboron kontraŭ la fajro, tamen la fajro vastiĝas. Pli fajro-brigandoj alvenas kaj kuniĝas la laboro. La fajro ne plu vastiĝas, sed ne malvastiĝas. La estro de la fabrikejo krias, "Mi donos 500 spesoj al tiu fajro-brigando kiu portos al mia la sekretajn dosierojn!"

Subite oni aŭdis la malproksima sireno de fajropumpilo. La fajropumpilo proksimiĝas, sed ne haltas apud la alia fajropumpiloj. Senpauze, ĝi iras rekte en la brulantan fabrikejon, haltante nur kiam ĝi atingas la centron de la brula konstruaĵo. La fajro-brigandanoj elsaltas kaj tuj atakas la fajron kun ŝajne preterhoma forto. Vidante tiun ĉi ekzemplon, la alia fajro-brigandoj same atakas la fajron, kaj ili estingas ĝin!

Kiam li povas proksimiĝi, la estro de la fabrikejo iras kaj dankas la grupon. Li demandas al ili, kiel ili uzos la 500 spesojn.

La ĉefa brigandano respondas, "Nu, unue ni nepre riparos la diablajn bremsojn de la fajropumpilo!"


Bonvole ekspedu al mi komentojn pri tiu verko per e-poŝto je pbrewer@philipbrewer.net.